Mi preparis videon pri la teatra prezentaĵo, okazinta en E-klubo "Kariljono", Sankt-Peterburgo, la 16-an de decembro 2021, kadre de la Zamenhof-festo. Oni surscenigis fragmentojn de "Revizoro" de Gogol, en traduko de L. L. Zamenhof. Ĉefrolis: Sefihan Laĉinov (Ĥlestakov), Jaroslava Zajceva (Marija Antonovna), Sergej Rovnij (urbestro), Svetlana Ejst (Anna Andreevna). La prezentadon oni komencis prepari minimume ekde la septembro - post ĉiu klubkunveno (trifoje monate) la rolantoj restis ankoraŭ por horo kaj provludis. Svetlana Ejst, laŭ unu el profesioj reĝisoro de popola teatro, tiel kunigis Esperanton kun alia sia pasio - teatro. La nuna skipo duone renoviĝis ekde la komenco: nova Ĥlestakov, nova urbestro, lastmomente Sveta Ejst, la reĝisoro, devis anstataŭigi Anna Andrejevna. Nur Jaroslava Zajceva estas dekomenca kaj laŭ rakonto de Svetlana eĉ neniufoje preterpasis la provludojn. Estas videble, ke la rolantoj ne tre firme memoras la vortojn, sed la provludado koncentriĝis je aktorado, esprimado de emocioj. La filmadon (per telefonoj) faris Oleg Ciganov kaj mi. https://youtu.be/LUk5aRBK6Pw

Теги других блогов: teatro Esperanto prezentaĵo