Teatro "Zazerkalje" en Sankt-Peterburgo estas nekrebebla! 😃 La teatro estas muzika teatro en la strato Rubinŝtejn. Laŭ pluraj opinioj tio estas unu el du la plej bonaj peterburgaj teatroj (laŭ mia persona opinio - la plej bona - kaj ne nur en SPb). La kriterio ĉi-kaze estas "viveco". La teatro estas "viva", bolanta, ĉarma kaj emocie skuanta. Ni ekkonis la teatron unue dank'al Aleksandr Osokin, nia malnova E-amiko, kiu laboras en la teatro kaj mem amas ĝin - kaj allogas al la ĝuo siajn amikojn, provizante al ili enirbiletojn :). Hodiaŭ gastanta en Peterurgo Aleksandr Ĥrustaljov havis naskiĝtagon kaj ni donacis al li viziton al la teatro. Saŝa Osokin rekomendis viziti familian spektaklon "Krokodil" (laŭ Kornej Ĉukovskij). Li karakterizis ĝin kiel "tegmenton forŝiranta" (крышесносный). Ne eblas rerakonti, necesas ĉeesti. Saŝa Ĥrustaljov iumemonte estis invitita kunroli sur la scenejo - li estis ĝendarmo, kiun formanĝis la krokodilo. Entute la "tegmentoj" forflugis absolute kaj plurfoje. Malgraŭ la malpermeso filmi kaj foti, mi kelkfoje malobeis :)

Теги других блогов: teatro Sankt-Peterburgo muziko