Iam fine de la 1980-aj en Sovetunio tre famiĝis lingvo-instrua metodo de bulgara genia sciencisto Georgi Lozanov. En SU tiu metodo estis nomata "intensa metodo" aŭ "la metodo de Kitajgorodskaja" - laŭ la plej konata propaganto de la metodo. Pluraj el E-instruistoj ankaŭ provis uzi la metodon - i.a. mi verkis universitatan kursan laboron pri ĝi kaj uzis elementojn en mia instruado. Simile estis pri Aleksandr Blinov el Ĉeboksary. Sed plej malproksimen miascie iris Ekaterina Nikiforova - nun Ekaterina Ŝatrova, urbo Kazanj. Ŝi sukcese adaptis por E-o la metodon kaj instruis laŭ ĝi en 1991 - atinginte bonan E-parolkapablon de la kursanoj. Dum preskaŭ tri jardekoj mi fojfoje demandis al Katja pri la instrumaterialoj, ŝi jen promesis serĉi, jen informis, ke trovis, sed necesas mem veni al Kazanj kaj refoti... Finfine komence de julio de tiu ĉi jaro Katja estante en Peterburgo por ekzamenoj alportis la retrovitan paperujon kun la tekstoj de la kurso. Grandega ĝojo por mi :) Mi aldonas ĵusfaritan PDF-on kun la fotitaj tekstoj. (Mi ankaŭ retajpis ilin, se vi bezonas tekstformate - petu).

Теги других блогов: Esperanto instruado metodo de Lozanov